Solen' esperanto aktorino

Spektakloj en kiu Solen' partoprenis

Solen naskiĝis en 1955 kiel filino de Ĵanin' kaj
Ĝino Gaspard, ambaŭ blindaj esperantistoj

1971: ŝi surscenigis la teatraĵon
"La poudre aux yeux" de Eugène Labiche

En 1972, 15-jara ŝi surscenigis la teatraĵon "l'Aiglon"
de Edmond Rostand kun kunlernejanoj en kiu ŝi
ankaŭ ludis la ĉefrolon, kaj zorgis pri la
kostumoj, la dekoroj, pri ĉio


1979: Fatomaŝino de Jean Cocteau


En 1975 Solen' surscenigis Andromakan de Jean
Racine, tradukitan de Georges Lagrange. Estis la
unua teatraĵo de TESPA
(Teatro Esperanto de Parizo)



En 1977 La Justuloj de Albert Camus

1977: La respekta P... de Jean-Paul Sartre (ero)

1977: Edipo reĝo de Sofoklo (ero)

1977: Aŭtunaj ventoj de Pujula I Valles

1977: Korvo de Kisaku Tabata

1977: Kvazaŭ birdoj konstruas neston
de William Auld

1978 : "La Kalva Kantistino" de Eugène Ionesco
(mi trovis neniun foton de tiu surscenigo)
nur foton de la teamo en Pollando
kun niaj polaj gastigantoj Kalina kaj Zbiŝko (PET)
François Lo Jacomo, Sylvie Bonnet,
Bernard Grosgeorges, Jean-Pierre Peray,
Kalina Pieńkiewicz, Daniel Benazech,
Antoinette Roux, Georges Lagrange,
Zbigniew Dobrzyński, Michel Delatte



1981: Ĉu dio bojas? / Dieu aboie-t-il?
de François Boyer. Unua dulingva surscenigo
de teatro Krizalido



1982: La Evento / L'événement
de Guy Foissy, dua surscenigo de Krizalido


1983: Babel aujourd'hui,
franclingva reklama spektaklo pri Esperanto



1984: "Princesses englouties", spektaklo verkita
de Solen' pri la evoluo de la rilatoj inter viroj
kaj virinoj tra la historio


1988: Sagana, algonkenaj fabeloj
de Bernard Assiniwi

1986: Geecoj, programo kun
"La plezuro disiĝi" de Jules Renard
kaj "La Amanto" de Harold Pinter

1986: "La plezuro disiĝi" de Jules Renard

1986: "La Amanto" de Harold Pinter

1988: " La ŝtona gasto" de Michel Duc Goninaz
laŭ Puskin'

1992: Solen' rolis en unu filmo :
Justinien trouvé ou le Batard de Dieu
de Christian Fechner


1992: Meluzina, la granda feino


1994-1995: " Les mystères de Figeac",
subĉiela spektaklo pri la historio de Figeac

2000: Lasu la neĝon fali de Pierrette Dupoyet
kiun Solen' prezentis dum KAFE en Tuluzo
kvankam ŝi jam estis ege malsana kaj
iris per rulseĝo.

Afiŝo de la spektaklo "L'Egyptien" kiun Solen' planis
realigi pri Champollion, naskita en Figeac
deĉifrinto de la egiptaj hieroglifoj.
La spektaklo ne estis realigita
pro la malsano kaj forpaso de Solen'

Memorigilo pri Solen' en la tombejo en Cardaillac
kaj en la reto.