Andromaka de Jean Racine

prezentita en 1975 - 1977 (TESPA)

Dum la somero 1975 Georges Lagrange proponis eksurscenigi scenojn de la teatraĵo kiun li estis jam tradukinta antaŭ pluraj jaroj (veturante al sia laborloko per trajno). Komence nur du aŭ tri scenoj estis prezentitaj provcele de Solen', Arno kaj Georges Lagrange en la kulturdomo de Grezijono. La sukceso de la prezento instigis al surscenigo de pli ampleksa parto de la triakta tragedio. Tiuokaze fondiĝis TESPA (Teatro Esperanto de parizo). La teatraĵo estis prezentita dum esperanto-kunvenoj en Parizo kaj apude (Poissy) kaj dum la SAT-Amikara kongreso okazinta apud Bordozo dum Pasko 1976. La surscenigo ricevis premion en la teatrokonkurso en teatro Montansier en Versailles dum majo 1976. En ĉiu prezento aperis diversaj roluloj. La samaj roloj estis prezentitaj de diversaj aktoroj en la sinsekvaj partaj surscenigoj, ekzemple Pirron komence ludis Arno kaj poste Georges, Oreston ludis foje Arno foje Marc Ternant.


1975 : Georges Lagrange veturante al Grezijono por ludigi la teatraĵon, kaj bildoj de la nua eksurscenigo.


1976 : Marc Ternant : Oresto, Solen' : Hermiona, Sylvie Ternant : Cefiza, Arno : Pirro, Georges Lagrange : Fenikso.


Prezento en la lerneja konkurso en Teatro Montansier : Arno : Pirro, Solen' : Hermiona, François Lo Jacomo : Fenikso

Traduko : Georges Lagrange

Solen' : Hermiona
Arno Lagrange : Pirro, Oresto
Georges Lagrange : Pilado, Pirrho, Fenikso
Marc Ternant : Oresto
Sylvie Ternant : Cefiza
Ĵak le Puil : Pilado
Armelle Lequint : Kleona
Sylvie Bonnet : Andromaka
Catherine ? : ?
François Lo Jacomo : Fenikso, Pilado


De la 15-a de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : sabaton la 12-an de marto 2005 14:00.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL.