Solen'
Solen', esperanto-aktorino kaj reĝisorino forpasis ĵaŭde la 12an de Oktobro 2000. Ŝi naskiĝis en la jaro 1955. Ŝiaj gepatroj Gino kaj Jeanine Gaspard estis blindaj esperantistoj. Jam la familio devis funebri iliajn ambaŭajn forpasojn antaŭ du jaroj (junie kaj novembre). Kiam infano Solen' vizitadis diversajn e-oaranĝojn : kulturajn dimanĉajn programojn en Parizo kie ŝi vivadis, Universalajn Kongresojn en Vieno, Madrido kaj Hamburgo. De siaj dekkvin jaroj ŝi pasie dediĉadis sin al teatro. Ŝi mem reĝisoradis kaj ĉefrolis en prezento de «l'Aiglon», impona ĉefverko de Edmond Rostand ses-akta kun kunlernejaninoj kiam ŝi estis deksesjara. Ekde 1976 Solen' havis centran pozicion en la vivo de TESPA (Teatro Esperanto de Parizo) kun kiu ŝi, ludante ĉefrolojn, zorgante pri dekoroj kostumoj son- kaj lum-teknikoj kaj reĝisorante surscenigis : «Andromaka» de Jean Racine (1976), «La Justuloj» de Albert Camus (1977), «La Kalva Kantistino» de Eugène Ionesco (1978), «La Fatomaŝino» de Jean Cocteau (1979). Iuj eble memoras, ke ŝi rolis la Sfinkson graveda, ĉar en ĉi jaro si naskis sian unuan filinon kies patro estas Arno Lagrange, denaska esperantisto, filo de Georges Lagrange. Ŝi partoprenis en diversaj malpli gravaj verkoj aŭ verkeroj («Korvo» de Kisaku Tabata, «Aŭtunaj ventoj» de Pujula i Valles, «Edipo reĝo» de Sofokles (ero), «La forpasinto» de René de Obaldia, ...). Ŝi ankaŭ aktive partoprenis en «La Ruza Kruĉo», pariza e-o-kabaredo en la jaroj 78 - 80 kaj redaktadis e-o-teatro-gazeton «Kulisoj internaciaj».
En 1980 ŝi forlasis Parizon kaj TESPA kaj plu aktivadis en teatro enkadre de "Teatro Krizalido" kiun ŝi fondis kun Arno L. Krizalido surscenigadis teatraĵojn dulingve (france kaj esperante) en 1981 : «Ĉu Dio Bojas ? / Dieu aboie-t-il ?» de François Boyer, en 1982 : « La Evento / L'événement » de Guy Foissy. En 1983-84 ŝi partoprenis en «Babel aujourd'hui», franclingva varbspektaklo pri E-o, kaj diversajn aliajn teatraĵojn («Soleco / Solitude» de Emilija Lapenna laŭ e-o-originalo, «La forlasitino/ La délaissée» de Max Maurey, ... ). En 1983 ŝi naskis sian duan filinon Morgane. Tamen senhalte Solen' plu teatrumis ; en 1984 ŝi verkis kaj surscenigis «Princesses Englouties» kiu estis prezentita en Festivalo de Avignon dum unu monato. En 1986 estis pretigitaj «La Amanto/ L'Amant» de Harold Pinter kaj «La plezuro disiĝi / Le plaisir de rompre » de Jules Renard. Iuj el tiuj spektakloj estis montritaj en turneo en Londono kaj en Pollando en la jubilea jaro 1987. En 1989 Solen' ekprezentadis «Meluzina/Mélusine», kiun ŝi mem verkis kaj montris inter alie en KEF en Västeras (1990) kaj en UK en Montpellier (1998).
En 1994 kaj 1995 ŝi reĝisoris ambician historian spektaklon kun kvardeko da partoprenantoj «Les Mystères de Figeac», kiun ŝi refoje mem verkis, kun centoj da spektantoj en subĉiela teatro dum pluraj someraj vesperoj en Figeac. Ŝiaj lastaj esperanto-prezentaĵoj estas Meluzina en Montpellier kaj «Lasu neĝon fali» laŭ Pierette Dupoyer kiun ŝi solfoje prezentis en KAFE en Tuluzo en julio 2000. Tiu lasta spektaklo faris grandan impreson al la publiko kiu vidadis ŝin iradi per rulseĝo kaj tamen ŝi kuraĝege rolis tiun ege emociigan spektaklon (pri virino freniziĝanta), kvankam ŝi apenaŭ povis stari. De kelkaj jaroj ŝi pretigadis novan spektaklon pri Champollion la malkovrinto de la egiptaj hieroglifoj naskiĝinta en Figeac. La titolo de la planita spektaklo estas «la Egiptano». Sed jam sanaj zorgoj ade prokrastis la finrealigadon de la projekto. Finfine ŝi estis definitive devigata rezigni pri la projekto.

Solen' kaj ŝiaj filinoj kaj ties patro en 1985

 

 

 

 


De la 15-a de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : mardon la 13-an de oktobro 2020 06:33.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL.