La Ŝaknovelo

La Ŝaknovelo estas ĉefverko de Stefan Zweig, lia plej lasta verko eldonita en 1943 post lia morto, kvazaŭ la testamento de la aŭstra aŭtoro kiun li redaktis antaŭ li mortigis sin.

La Ŝaknovelo entenas aron da rakontoj enskatoligitaj unu en la alian. La ŝipa vojaĝo de Nov-Jorko al Bonaero dum kiu la personoj renkontiĝas, ĉirkaŭ ŝakludado. La biografio de la monda ĉampiono kiu kreskis kiel mensmalrapida kaj maldiligenta orfo, filo de danubaj boatistoj, edukita de pastro kiu malsukcesis instrui al li bazajn aferojn; tamen li surprizige montriĝis nevenkebla ŝakludisto kiu supervenkadis ĉiujn kontraŭulojn per peza kaj kvazaŭ aŭtomata ludado. Kaj fine la vivrakonto de Doktoro B. kvazaŭ similulo de la aŭtoro, viena prizorginto de la havaĵoj de la imperiestra familio, kiu estis devigata ekziliĝi el Aŭstrio post kiam nazioj aneksis la landon. Aldoniĝas la rakontisto kiu igas la Doktoron B. malkaŝi siajn travivaĵojn kiel speciala kaptito de la nazioj kiuj penis trudi ke li sciigu kie kaŝiĝas la havaĵoj de la imperiestra familio. Dum lia kaptiteco en plena izoligo li hazarde trafis libron pri ŝakludo per kiu li ektrejnis ludi sola, unue reludante partiojn de majstroj, poste ludante mense ambaŭ kampojn la nigran kaj la blankan ĝis freneza krizo.

La fadenoj de ĉiuj el tiuj rakontoj interplektiĝas kaj fine komprenigas kial Doktoro B. atingas mensan krizon. La rakonto estas densa kaj intensa tuŝante ekstremajn limojn de homaj mensaj kapabloj.

Daŭro: ĉirkaŭ 75 mn. Necesas bazaj mebloj: tablo, 4 seĝoj (eventuale stara mantelportilo).

Fotoj de la premiero

Stefan Zweig

Stefan Zweig (1881-1942) estas viena verkisto naskita en la fino de la 19a jarcento. Li precipe verkis biografiojn kaj novelojn kiuj renkontis grandan sukceson en la publiko. Kiam nazioj ekregis en Germanio kaj poste en Aŭstrio ili klopodis detrui ĉiujn librojn kiujn Zweig verkis.

Zweig travivis la du mondmililitojn kiel eŭropa intelektulo kiu interrilatis kun multaj intelektuloj el diversaj landoj. Estis korŝiraj spertoj por tiu pacamanto, tiagrade ke li memmortigis sin en 1942 pro malespero kaŭzita de la triumfo de la faŝismaj reĝimoj.



Spektakloj

kiujn Arno Lagrange kaj Solen' partoprenis
TESPA, Kallima, Epicéa, Atomikomiks, Teatro Trupo deTuluzo



De la 15-a de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : vendredon la 13-an de septembro 2024 14:24.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL.