Genogramo

Enhavo
   

Enkonduko

Infanaĝo

Gepatroj

René Lagrange (biografio kaj gramatiko)
Madeleine Ducharne
Gepatra heredaĵo

Patraj geavoj

Armand Lagrange
Julie Petit

Patrinaj geavoj

Jean-François Louis Ducharne
Julie Louise Mahé

Konkludo

Vidu ankaŭ

Georges Lagrange
Genealogio

Enkonduko
Ĉi paĝo bazita sur korespondado inter Arno kaj Georges Lagrange donas genogramajn informojn kiuj kompletigas la genealogiajn kiuj aperas sur la paĝo "Genealogio de Georges Lagrange". La letero aperas tiel kiel ĝi estis verkita sen forprenoj, sekve aperas iaj eksteretemaj komentoj kiuj konstistigas la apartan stilon de Georges Lagrange. Mi nur korektis la tajperarojn kaj aldonis kelkajn klarigajn komentojn. AL.  

Kiam mi fariĝis patro de mia plej aĝa filino, mi ekkonsciis ke mi ne multon scias pri la infanaĝo de mia patro. Mi ekcerbumis pri kio ni fakte transsendas al niaj infanoj krom biologian kaj kulturan heredaĵon. Infano ricevas genetike trajtojn de siaj gepatroj kaj trans ili de siaj geavoj kaj prauloj. Ne nur biologiajn trajtojn sed ankaŭ kulturajn laŭ ĝenerala senco (lingvo, scio, kredoj) kaj pli subtile esperojn, projektojn, sintenon en la vivo. Ĉiuj tiuj tavoloj estas iasence nedisigeblaj des pli ke, kiel okazas ofte, la biologiaj gepatroj ankaŭ estas tiuj kiuj flegas kaj edukas la infanojn.

Kiam naskiĝis mia unua filino mi ekdemandis min kion mi heredigas al ŝi, kaj sekve kion mi mem heredis de miaj gepatroj kaj kion ili mem heredis. Tiam mi konstatis ke mi malmulte scias pri mia patro, lia infanaĝo, liaj gepatroj, geavoj kaj prauloj. Mi do perletere faris al li tiujn demandojn klarigante la kialon de mia scivolo. Mi por instigi lin respondi prezentis miajn proprajn konjektojn. La demandoleteron mi ne jam retrovis sed jes la respondojn. Mia patro respondis al mi per du kvin-paĝaj leteroj. En ili iuj punktoj estas simple respondoj al miaj asertoj kaj kompreneblaj nur se oni konas ilin. Sed la plej longa parto estas sufiĉe disvolvita priskribo de lia familia historio kiu ampleksas kaj lian infanaĝon kaj la historion de liaj gepatroj geavoj kaj prauloj. Kelkajn jarojn poste, mi denove demandis mian patron pli precize pri sia patro - eble mi tiam ne memoris ke li jam respondis al mi pri mia avo -. Tio okazis kiam mi enprofundiĝis en la bibliotekon postlasitan de mia avo en kiu abundas libroj pri la historio de la socia movado, precipe de la pariza Komunumo de 1871. Plej multe el tiuj libroj li evidente akiris brokante aŭ ĉe aliaj homoj ĉar ili estis eldonitaj jardekojn antaŭe. Mi tiam scivolis kia homo estis mia avo kaj kial li havis tiujn interesojn. Ĉi foje denove mia patro kompleze responde priskribis por mi la historion de sia patro. Estas rimarkindaj rediroj per samaj detaloj inter tiuj leteroj verkitaj kun dekses jaroj da distanco. Tamen estas kelkaj novaj interesaj detaloj kiuj igas tiun lastan leteron legindan eĉ post la alia. Emfazinde estas ke tiuj leteroj estis verkitaj esperantlingve, eĉ se aperas franclingvaj citaĵoj, kaj eĉ foje esprimoj. Jen do kroma ero en la verkaro de Georges Lagrange apud liaj poezio, tradukado, romanoj, noveloj kaj prilingvaj studoj. Plenan aŭtobiografion li ne emis verki sed jen tamen eroj de aŭtobiografio kaj de familia historio ne tiom interesa laŭ genealogia vidpunkto sed kiel genogramo, t.e. priskribo de familia arbo kiu komprenigas la pozicion de individuo en la socio laŭ ties socia persona kaj psikologia heredaĵo.


Genogramo precipe estas bilda prezento de familio kunigante sur saman skemon ties anojn (plej ofte je du aŭ tri generacioj) ties ligoj kaj ties biomedicinaj kaj psikosociaj informoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio.
 

Dum genealogio emas nur listigi glorajn praulojn por pravigi heredajn sociajn privilegiojn, genogramo celas helpi lokigi individuon en sinsekvon de homaj kaj familiaj transvivaĵoj.

Arno Lagrange, 4-an de decembro 2004.

Groslay la 29-an de Junio 1980


« Sant’Bart’ » estas laŭ Georges Lagrange, la 11-an de novembro, feritago en Francio en kiu oni memorigas la militĉeson kun Germanio en 1918. La familio konsistanta el franca-germana paro kutimis gastigi Norbert Barthelmes (Bart’, germandevena sennaciulo vivanta en Francio) tiun tagon ĉiujare kvazaŭ temus pri religia rito. Cetere en 1980 la geedza paro de Georges kaj Erika estis fiaskanta : tion li aparte emfazas ĉar tio tiam suferigis lin. Tamen la letero estas interesa pro la ceteraj aspektoj.
    

Kara mia Arno !

Treege plezurigis min via letero. Tiom pli ke ĉi tie mi pli kaj pli sinkas en solecon. Mia geeco kun Deniza fiaskis, ne tre mirinde, pro nenies kulpo, nur pro tio ke ni ne apartenas al la sama mondo. Kiam oni estas juna oni (eble) povas tamen atingi sintezon en tiuj okazoj. En niaj aĝoj, tio ŝajne ne plu eblas. Oni ne plu multe iĝas sed jam estas kaj malfacile povas plu ŝanĝiĝi...

Mi ankaŭ dankas pri la fotbildo de la San' Bart' . Bela luma foto fakte...sed kiom mensogema ! Oni kredus ke temas pri feliĉaj geavoj antaŭ sia unua nepino. Feliĉa pro, jes. Sed feliĉaj kune (?)...

Ne kredu, ke mi iel ofendiĝis pro viaj demandoj kaj esploremoj. Mi ne estas — tion vi supozeble scias — tia patro, kiu nepre volas stari sur soklo kaj ne toleras juĝon de siaj infanoj. Tiu juĝo via cetere estas laŭ mi proksimume ĝusta — eble eĉ — justa krom kelkaj mankoj, kiujn mi provos korekti. Pri miaj geavoj mi verŝajne ne povos multe helpi al vi ĉar ankaŭ por mi ili dronas en la pasinto kaj mi havas nur malprecizajn informojn pri ili.

Sed mi nun iru laŭ (inversa) kronologio. Via bildo pri via patrino ŝajnas al mi sufiĉe ĝusta. Vi tamen eble devus insisti en via koncepto, pri la fakto, ke pro la milito kaj pro la plejaĝeco (el ses gefratoj) ŝi ja estis viktimo de tiuj cirkonstancoj kaj ne nur de la sinteno de la gepatroj. Eble se ŝi estus travivinta sian junecon en normalaj (pacaj) tempoj, ŝi povus studi kaj ne estus tiel amara (hipotezo mia, kiu neniel ŝanĝas la nunajn cirkonstancojn).

Infanaĝo
   

Koncerne min, via bildo ŝajnas al mi malpli preciza, eble ĉar mi mem havas pli precizan bildon pri mia vivo kaj miaj rilatoj kun miaj gepatroj.

Kompreneble mia sinteno en la vivo estis grandparte influita de miaj spertoj dum mia infaneco kaj juneco, sed eble ne tute kiel vi supozas.

La nejuneco de miaj gepatroj estis ja negativa faktoro, sed ne nur tio. Ilia paro konstruiĝis sur miskompreno fundamenta kiu certe fuŝis ilian tutan postan vivon. Mia patro, kripla, ne tre bela, ne tre virin-alloga, amariĝinta pro diversaj kialoj (pri tio poste) alkroĉiĝis kvazaŭ al savtabulo al tiu maljuna fraŭlino, kiu bonvolis akcepti lin, sed li tute ne imagis, kiun vojon li ekde tiam ekiras... Mia patrino, vivanta en la nostalgio de la "perfekta" hejma vivo de siaj gepatroj, volis edziniĝi ... por havi infanon. La edzo estis por ŝi nur la necesa helpilo por ricevi infanon . En ŝia tempo, senedza virino estis ankoraŭ tre malfavore juĝata ! Kaj krome — kiel mi ĉi-supre diris koncerne Denizan kaj min — la kunadaptiĝo estas multe pli malfacila kiam oni ne plu estas gejunuloj.

Ne mirinde, ke ili ne konsistigis idealan paron.

Poste la ekonomiaj cirkonstancoj estis ja treege malfavoraj kaj miaj gepatroj estis plene viktimoj de ili — pro diversaj kaŭzoj, vd. poste — Kaj ĉion tion mi profunde sentis kaj ĉio tio min profunde influis. Nome :

Mi daŭre suferadis pro la misakordo de miaj gepatroj. Mi suferis, junulo, ke miaj gepatroj estas jam maljunaj kaj sinkadas dum mi estis en plena disvolviĝo.

Mi suferis pro la mizero — ne ekzakte materie, ĉar mi ne malsatis laŭvorte (krom dum la milito) sed ĉefe pro la daŭra humiliĝo kaj ne tre konscia sento pri malsekureco. Miaj gepatroj kutimis — eĉ antaŭ mi — ĵeti al si reciproke la kaŭzojn de sia fiasko kaj tio estis por mi treege deprima spektaklo. (Nur pli poste mi tion analizis klare, kompreneble.).

Fakte mi dubas, ke miaj gepatroj estis ambiciaj, kiel vi supozas. Mia patrino ŝajne sopiris nur pri varma hejmo kaj tion neniam atingis — kaj la ambicioj de mia patro certe neniel estis en sia profesio — kiun li malŝatis kaj konsideris kiel punlaboron ! —

Almenaŭ tiuj cirkonstancoj grandparte klarigas mian propran sintenon en mia plenkreskula vivo. Ankaŭ mi, kiel mia patrino sopiris pri varma, homeca hejmo, laboregis por tion atingi ... kaj fiaskis (ĉu kulpo mia ? mi ne plu scias.)

Atentu ! « prudenta » ne estas « prudent » sed « raisonnable ». prudent = singarda GL  

Mi provis labori memstare kaj fakte kreis entreprenon, ne laŭvorte pro propra ambicio sed ĉar en tiu profesio, antaŭ dek au dekkvin jaroj, nur memstare oni povis dece vivi. Ĉe Canavy — aŭ alia mastro — mi troviĝis en senelirejo. Sed mi estis « prudenta » (au timema) en la entreprenado ĉar mi timegis troajn riskojn.

   

Ĉar mi sciis, ke mia patrino por posedi propran butikon subskribis ŝuldon, kiun ŝi neniam povis repagi. Tio estis inkubo, kiu daŭre persekutadis min. Mi trolaboris ĉar mi memoris, ke mia patro estis ofte senlabora kaj mi daŭre timadis senlaborecon — eĉ en tempo, kiam la senlaboreco ne estis, kiel hodiaŭ, truda fakto —. Influita de mia patro mi estis ... kvazaŭ inverse, t.e. ke mi volis esti ĉio, kio li ne kapablis esti. Tre ofte mi aŭdis mian patrinon riproĉi al li, ke li ne kapablas tion au alion fari, ke li estas mallerta -— kvankam mem metiisto ! — Mi do volis ĉion fari mem ... kaj ne ĉiam tre sukcese.

Koncerne mian sintenon al vi (triope) mi ja scias kaj konfesas, ke mi estis la neĉeestanta (eĉ neekzistanta) patro. Sed tion mi ne volis. Pri tio mi ekkonsciis, tro malfrue, kiam vi jam estis preskaŭ plenkreskaj, nome spektante la filmon "Family life", jes, tro malfrue. Sed memoru, se vi povas, ke mi provis almenaŭ en la tagoj de Julo (Noël) kaj Novjaro ludi kun vi okaze de viaj novaj ludiloj. Tio estis du el la maloftaj tagoj kiujn mi volis al mi liberaj. Kaj mi memoras, ke unu fojon via patrino tiam sentigis al mi, ke mi perdas mian tempon anstataŭ labori kiel kutime. Fakte ŝi emis kaperi por si mem vian edukadon kaj ne tre ŝatis kiam mi mem okupiĝis pri vij. Memoru ankaŭ, ke mi mem instruis al vij la legadon. Pli poste en la lastaj jaroj kiam la familio ankoraŭ iom kunteniĝis, la dimanĉa tagmeza manĝo estis io kvazaŭ sankta dum kiu ni povis iom kviete babili. Tiam via patrino plej-ofte foriris, sentante sin troa ... ĉu kulpis mi pri tio ?

Nun mi retroiru unu generacion.

Pri viaj patrinflankaj geavoj mi ne scias multe pli ol vi .

Via priskribo ŝajnas al mi ĝusta. Krom pri vort-uzo : vi diras ke via avo — aŭ mi mem — estas ('stis) 'sciencoplenaj'. Tiu vorto estas iom stranga. Mi dirus simple "klera" kaj eble aldonus "kleriĝema". Kaj ŝajnas ke tiu emo kiu venis de la du flankoj al vij efektive transdoniĝis al vij. Almenaŭ unu pozitiva punkto.

René Lagrange

21/01/1891 - 16/08/1946
 

Pri mia patro : Mi fakte ne tre bone konis lian vivon. Li kvazaŭ neniam parolis pri sia infaneco aŭ juneco, kiuj verŝajne ne estis tre feliĉaj. Liaj gepatroj tre frue disiĝis. Lia patro ŝajne neniam iel ajn zorgis pri ili (li kaj lia frato). Mi neniam aŭdis mian patron paroli pri sia patro. Mi eĉ kredis lin de longe morta kiam mi eksciis pri lia morto en '45 !! La avino laboregis por nutri siajn du filojn sed (ŝajne) ne mem zorgis pri ili. Mian patron edukis lia avino (ŝajne...) Ii frue forlasis la lernejon (12 au 15 jara eĉ sen la Atesto pri Lernado) kaj iĝis metilernanto kiel kukisto. Tie lin trafis grava akcidento : li falis en kelon pro nefermita klappordo. Grave vundita ĉe la maldekstra (!) genuo, miskuracita, dotita de malbona skeleto ŝajne pro misnutrado duminfana, li dum jaroj ne resaniĝis kaj restis kripla sian tutan vivon ! Unue kun faldita genuo orte (genuo en sida pozicio) poste, post rerompo, engipsigado kaj trijara (!) restado en Berck (ostmalsanoj) li restis kun rigida kruro.

Intertempe li trapasis la "Ateston pri Lernado por Plenkreskuloj" kaj multege legis kaj memlernis sed kiel multaj mem-lernintoj havis tre laman neekvilibritan klerecon.

Georges Lagrange unue lernis lignaĵistan metion kaj poste piano-riparadon kaj -agordadon.  

Li ankaŭ lernis duan metion (kiel mi ! ) : tajlorecon.

Pri René Lagrange legu ankaŭ la leteron de 1996 kaj la artikolon en la Vikipedio (esperantefrance)  

Dudekjara li estis mobilizita (malgraŭ sia kripleco) kiel "chasseur cycliste" (li neniam sciis bicikli !) kaj restis ĝis la militfino por fabriki uniformojn en Orléans (mi kredas). Tio estas, ke li perdis ĉirkaŭ ses au sep jarojn de sia juneco!

Li krome spertis kelkajn disreviĝojn flanke de la virinoj. Pri tio mi ne havas informojn (tabu-temo ! ) sed mia intuo, kaj kelkaj hazardaj frazoj sufiĉas por ke mi havu opinion pri tio.

Kiam venis "la miraklo el oriento" (t.e. la rusa revolucio) li kompreneble estis komunisto, kiel Bart’ [Norbert Barthelmes] siatempe, kiel Lanti kaj multaj aliaj. Rezulto estas ke li estis arestita kaj malliberigita (mi ne scias ekzakte kial) kaj poste ekziliĝis en Genève. Pli poste li forlasis la Kompartion (bonŝance !) kaj aktivis en la sindikataj medioj de lia fako. Rezulto : li estis nigre — aŭ ruĝe — notata de siaj mastroj kaj plej unue maldungata kiam la laboro malkreskis. Kiel delegito de sia fako (vestfabrika, aŭ vestfara fako) li renkontis mian patrinon, kiu estis delegitino de la vest-puriga fako. (1925 kaj 1926) Ili geedziĝis kaj komencis komunan mizeron, senlaborecon k.t.p.. "Dum naŭ jaroj mi laboris nur tri monatojn ĉiujare" li gramofonis dum la milito, dum li tiam laboradis 15 horojn ĉiutage !

Dum la milito estis ja laboro pro la malnovaj vestoj, kiujn oni eltiris el la subtegmentoj kaj provis readapti. Sed kia laboraĉo ! kiom da horoj por tiel malmulte da mono !

Je la militfino estis espero denove trovi novan ŝtofon kaj fabriki iom pli interese. Li ja havis finfine klientaron. Tiam li mortis. Kompatinda vivo. Ankoraŭ multe pli aĉa kaj stulta ol la mia.

Kion li heredis el siaj gepatroj ?
   

El sia patro certe nenion. El sia patrino ? Li malofte parolis pri ŝi kaj tiam ne tre afable. Ŝajnas ke li krome suferis pro tio ke li estis la malŝatata infano, ke lia patrino preferis la duan filon. (Same cetere kiel via avo Friess, kies patrino preferis "Hanschen" la frateton.) Pri sia frato li ankaŭ ne multe parolis. Ankaŭ tie ŝajne ne estis bela harmonio. Tiu frato certe estis multe pli bonŝanca ĉiuflanke. Krome li kiel plenkreskulo ankaŭ iĝis komunisto kaj tia restis ĝis nun (supozeble) kaj tio estis plia kaŭzo de malpaco inter la du fratoj .

Kampar-devena, kun malriĉa edukado en la infaneco, kun fuŝita juneco, fiasko sentimentala (verŝajne) kaj profesia (certe) li estis amara, silentema, rifuĝanta en internan revon (skizoidaj tendencoj) foje ridegis tute sola pro ia memoraĵo, neniam klarigante, kial li ridas. Ja kompatinda, fuŝita vivo. Kiom li kulpis mem pro tio ? kiom la cirkonstancoj ? Malfacile direbla.

Madeleine Ducharne

22/03/1892 - 20/02/1968
 

Pri mia patrino : Pri ŝi la bildo estas iom pli klara ĉar ŝi estis multe pli babilema kaj treege ŝatis [paroli] pri sia infaneco kvazaŭ pri perdita paradizo. Ŝajnas ke ŝiaj gepatroj estis modela paro, ke regis en ilia hejmo varma afekcia etoso (eĉ "sufoka" laŭ Oncle Francillon [onklo de Madeleine Ducharne], kiu estis la lasta iom objektiva atestanto, kiun mi povis koni). Sed la rezulto de tiu tro varma hejmo estis ke ŝi (kaj Tante Camille [fratino de Madeleine Ducharne]) antaŭeniris en la vivon, ĉiam rigardante malantaŭen al sia infaneco kaj ŝajne eĉ neniam sukcesis esti vere plenkreskaj sentimentale. Verŝajne ne tre alloga por la viroj (nek bela nek malbela, sed iom rigid-mora pro la kvazaŭ puritana moralo, kiu regis en tiuj nereligiaj medioj — pri tio poste —). Ŝi estis ankoraŭ fraŭlino en 1914 (22-jara) kaj poste troviĝis inter la troaj virinoj de la post-milita tempo (memoru ke mortis Unu miliono kaj duono da viroj en la unua mondmilito). Ŝi do poste aktivis en la sindikataj medioj ne tiom pro politika konvinko kiom por okupi sian fraŭlinecon. Sed estis evidente por ŝi, ke post geedziĝo ŝiaj okupoj ĉesu kaj ke gravu nur la familia vivo. Tio estis unu el la miskomprenoj inter miaj gepatroj kaj mi ja memoras ke la vorto "réunion" (=kunveno) estis por mi kvazaŭ diabla vorto : mia patro vespere estis for, ĉar li estis "en réunion" (de sindikato aŭ de la SFIO supozeble) tio signifis por mi fuĝo de la hejmo, kun eble aliĝo al iu mi-ne-scias-kia nigra sekto... Do mia patrino finfine trovis edzon (ŝi ne plu havis elekteblecon) por "avoir de la famille" t.e. finfine naski infanon.

Gagny estis tiam urbeto en la ĉirkaŭurbo de Parizo  

Ŝi — graveda — instaliĝis memstare en Gagny kiel purigistino (vest- purigistino) kaj jam estis trompita ĉe la aĉetado de la butiko ĉar ŝi ne konis la amplekson de Gagny.

   

Iuj klientoj estis je kvar au kvin kilometroj de la butiko ! Solvo estus tiam akiri kaj uzi bicikion. Sed tion ŝi ne faris... Ĉar ŝiaj gepatroj mem ne uzis biciklon. Krome mi tuj estis tre malsanema infano. Ofte ŝi fermis la butikon pro konduki min al iu kuracisto aŭ hospitalo. Klientaro neglektata … ekonomia krizo ... ne mirinde ke la komerco bankrotis. Krome mia patro, ofte senlabora, neniam volis — aŭ kapablis — zorgi pri la butiko de sia edzino. Cetere mia patrino neniam havis kapablon pri komerco kaj eĉ neniam kapablis konti. Ŝi estis malŝparema, pro senpripenso. Tiujn mankojn ŝi provis kompensi per laboro. Ŝi ja laboregis, ĝis elĉerpigo. Kiam fiaskis ŝia butiko ŝi laboris ĉe aliaj mastrinoj, en Parizo en Le Raincy. Dum la milito ŝi laboris (stare) 12 horojn ĉiutage, kaj iris al sia laborejo, kaj revenis de tiu ĉiutage piede : 2+2 km ĉiutage ! kun preskaŭ nenio en la ventro. Foje ŝi ekdormetis ĉe sia labortablo. Unufojon ŝi simple svenis pro elĉerpigo post la vesper"manĝo"...

Kokin-patrino ŝi estis, certe, vi pravas. Sed ne nur tio ŝi estis. Suferante pro la nehejmeco de sia domo ŝi daŭre kulpigis sian edzon pro tio kaj estis incitema, tiel ke pro la daŭraj disputoj geedzaj kiujn mi spektis dum mia tuta infaneco, ne nur mia patro kulpis sed ankaŭ ŝi pro ŝia incitemo, ŝia pikemo, ŝia langa atakemo. Tion mi komprenis multe pli malfrue. Eĉ en mia edukado tiu emo konsideri ke ĉiujn malbonojn kulpas mia patro, kaŭzis, ke ŝi montris lin kiel la modelon de tio, kio oni ne iĝu. Plej kutima mokinsulto en ŝia buŝo, kiam mi mem kulpis mallertaĵon estis: "fils à ton père" (=filo de via patro) Kaj tion mi sentis kiel ofendon ! ...

Krome ŝia kuracistemo, pri kiu vi aludas ne estis ekzakte timemo sed kvazaŭ filozofia, preskaŭ metafizika sinteno. En ŝia familio oni estis laŭdire liberpensema, senreligia. Sed efektive ili nekonscie heredis multajn tendencojn de la judokristanismo interalie la puritanismon la tabuo pri seksaj aferoj kaj la bezonon havi "konscienc-direktoron", kvazaŭ konfesoron. Se oni rezignis pri pastro, oni tiukaze elektis la kuraciston. Tiom pli ke en tiu familio la sano efektive ne estis tre brila.

Ankaŭ ŝi vivis en speco de revo : la nostalgio de ŝia tiel feliĉa infaneco. Kiam mi mem edziĝis kaj ŝi kompreneble konis nur la unuajn jarojn de nia geedziĝo, ŝi — tra mi — retrovis, la feliĉon, kiun ŝi ĉiam sopiris kaj neniam retrovis. Estas bonŝance al ŝi ke ŝi mortis tro frue por konstati, ke ankaŭ mia edziĝo fiaskas ...

Por reveni al via demando, kion ŝi heredis de siaj gepatroj ? nu, amemon, homemon, homamon, sentemon, senton pri beleco, laboremon, senton pri farota devo, sed ankaŭ mankon de batalemo en la vivo kaj precipe en la socia ĝangalo. Kuraĝon por peni sed ne kuraĝon kontraŭ aliaj homoj. (Ankaŭ tion mi cetere sentas en mi). Neemon al batalo kontraŭ la homoj. Tial ŝi estis la perfekta viktimo de la cirkonstancoj.

Kaj kion mi mem heredis de tiu paro ?
   

Malgraŭ ilia intima malakordo, mi devas diri, ke ili interkonsentis pri fundamentaj konceptoj tiel ke iliaj etikaj sintenoj al mi estis koheraj. Kion mi lernis de ili ?

Respekton al la laboro kaj al la laboranto, respekton al la scio kaj al la scianto, precipe la Instruisto (kun I !) piliero de la tria respubliko,

Unuagradan raciismon (un rationnalisme primaire) de kiu mi malfacile eliĝis. Senreligiecon, kun senpera antikierikalismo sufiĉe tipa de tiu tempo. Ankaŭ tion mi intertempe iom nuancigis.

Sed ŝajnas ke la edukado de gepatroj al infanoj konsistas ne nur el klaraj instruoj, iom trudaj (faru tion/ ne faru tion) sed ankaŭ, el tuta sinteno ĉiutaga, el temoj ŝatataj aŭ ne, el vortoj, ŝatataj aŭ ne, el silentoj...

Kion tiel mi heredis ? Por tiel diri per la nediro ...

Senaciismon. Neniam mi aŭdis patriotajn deklarojn. Male mi aŭdis vortojn anti-naciistajn.

Sed ankaŭ seksajn antaŭjuĝojn ( tio ne estis "peko" — tamen tro religia esprimo — sed almenaŭ kulposento). La seksaj demandoj estis nepre silentataj, tabuaj same kiel ĉe via patrino cetere. Kaj fakte de tio mi neniam tute liberiĝis. Tio evidente estas heredaĵo de la judokristanismo. Sed ĉu la kulposento de plenkreskulo antaŭ infanoj, ĉefe la propraj, pri seksaj aferoj estas nur antaŭjuĝo, aŭ ĉu ĝi ne estas io pli profunda ? Mi ne scias.

Groslay la, 14an de Julio 1980
   

Kara mia Arno !

Antaŭ ol daŭrigi la esplorojn al la antaŭaj generacioj mi volus ankoraŭ mencii du trajtojn de mia infanaĝo, kiuj verŝajne havis konsekvencojn en mia plenkreskula vivo.

La rolo de la kuracisto : La kuracisto tiel gravis en mia infaneco, parte pro mia efektive treege malbona sanstato, parte pro la kvazaŭ religiema sinteno de mia patrino, ke unu el la unuaj frazoj, kiujn mi lernis el la buŝo de mia patrino estas " Monsieur Médecin" [Sinjoro Kuracisto] dirata kun respektoplena tono, kiel en aliaj familioj oni diras "Monsieur le Curé" [Sinjoro Pastro] aŭ "Monsieur l'Abbé" [Sinjoro Abato]. Fakte oni sentis en tio la saman fidemon, la saman respekteman timon en supernatura povo.

La rezulto estas, ke mi malŝategis viziti kuracistojn, krom pro nepra neceso okulkuracistojn kaj dentist(in)on (kaj eĉ en tiu lasta kazo oni povus pridubi ĉu...) kaj aliajn kuracistojn vizitis fakte nur se mi malsanegis.

Rilatoj kun mia patro : honte mi nun konfesas, ke mi ne tre respektis mian patron, konsideris, ke li estas malforta viro, kiu ne kapablas fronti siajn familiajn devojn. Li parte mem kulpis pro tio per sia sinteno, sed ankaŭ mia patrino, kiel mi jam diris en la antaŭa letero, nenion faris por ke mi lin respektu. Tial mi volis interalie, ke miaj infanoj min respektu — kio estas io tute alia ol "timu" — kaj provis "fari mian devon", t.e. laboregis por ke ili havu decan vivon. Kaj le rezulto estis, ke mi — kiel mia patro — perdis la kontakton kun miaj infanoj, kvankam tute alial ...

Se mi povas iel konkludi de mia propra sperto mi diros, ke kopiante la kritikindajn edukmetodojn de la gepatroj same kiel kondutante inverse por kontraŭstari ilin ... oni eraras. La "perfektaj" gepatroj, aŭ kiuj konscie klopodas bone (?) eduki siajn infanojn daŭre dancadas sur la tranĉ-eĝo de klingo kun la konstanta risko fali unu- au aliflanken.

Patraj geavoj
 

Nun mi provos retroiri unu plian generacion. Mi komencos patraflanke ĉar tio estos malpli longa.

Armand Lagrange
03/08/1860 16/08/1946
 

Kaj mi komencos per mia patra avo... ĉar mi scias nenion pri li. Ŝajne mia avino edziniĝis kun li pro hazardo post sentimentala disreviĝo ... laŭdire li estis ŝtoneltiristo ... ŝajne li neniam interesiĝis pri siaj du filoj ... jen ĉio.

Julie Petit
22/06/1870 07/01/1955
 

Mia avino estis el Irancy, el vitokulkurista familio, ne tre riĉa. Ŝi naskiĝis post la milito de 1870 ( en '73, mi kredas - Ne, mi eraras. Ŝi ne estis 18-jara kiam naskiĝis mia patro, Ŝi naskiĝis iom pli frue, iom antaŭ la milito. Ŝi tamen ne povis memori pri ĝi sed treege multe aŭdis pri gi ĉar la "Prusoj", kiel ŝi diris, iris en ŝian vilaĝon) . Ŝi malmulte vizitis lernejon, sciis legi kaj skribi — bele sed kun tute ne ortodoksa ortografio — sed estis cetere treege malklera. Kurioza trajto de ŝia personeco unuavide : ŝi estis ateista. Tio povas ŝajni kurioza por malklera kamparanino. Sed ŝia ateismo estis nek tiu de intelektulo, nek de revoluciulo, ĝi estis malvasta, unuagrada ateismo kaj konsistis el evidentaĵoj; same kiel la malvasta, unuagrada, elementa katolikismo de aliaj same malkleraj kamparaninoj. Malklera ŝi estis, tamen tute ne stulta sed mallarĝspirita, iel konformista, rezignaciita al sia humila kondiĉo (jen kaptilo de la franca lingvo) pozicio. Tiun fakton mi ilustros nur per du ekzemploj, kiujn mi klare memoras.

En ‘49 mi estis en Auxerre post la - unua SAT-kongreso, kiun mi partoprenis en Parizo. Mi memoras, ke mi tiam diris al ŝi ke la postan jaron mi planas iri al la kongreso en Italio (en Torino) kaj ŝi diris al mi iom riproŝtone :

« Kiam oni estas el nia mondo, en Italion oni ne iras. »  

"Quand on est de not' monde on va point en Italie." Tuta filozofio, ĉu ne ? La tuta rezignacio de la domservisto de 1900.

   

Kelkajn jarojn poste mi denove estis ĉe ŝi. Tiutempe la homoj komencis denove libertempi eĉ per aŭtoj kaj ŝi diris al mi, videble ŝokite, pri tiuj homo kiuj trairis (traveturis) Auxerre-on al sudo:

« Estas laboristoj, nur laboristoj »

liaison = prononcligo. en la norma franca oni eldirus
« des ouvriers » [dezuvrjE] la [z] estas aŭdigo de la
skribita « s » kiu alikaze ne estas aŭdata : « des pommes » [depOm’]

 

"C'est de(s) ouvriers, rien que de(s) ouvriers." Mi parentezigas la "s" ĉar laŭ ŝia Burgonja prononco oni ne aŭdas la "liaisons"

Ateismo, konformismo, laboremo kaj ŝparemo, kiu evoluis al terura avareco... jen ŝiaj trajtoj. Krome ŝi aĉetis akciojn (interalie de iu « Otomana Monprunto ») kies paperoj post 60 jaroj eĉ ne plu taŭgis por la necesejo. Ŝajne ŝi ja estis la rezulto de sia medio kaj tempo. Kiel ŝi influis al mia patro ? Certe nemulte. Sed (negative) certe mia patro suferis, ke li estis neamata infano.

Patrinaj geavoj
   

Nun mi provos patrin-flanke. Tie mi scias iom pli.

Jean-François Louis Ducharne
1866 - 1927
 

La avo estis el metiista medio, parizano de jam la Revolucio (ili elfosis dokumentojn pri tio). Ili vivis en tiuj interetaĝaj loĝejoj super la metiista butiko (bindisto) en kiun la suno malofte englitiĝis. Naskiĝis multaj infanoj. Oni sendis ilin al nutristino en la kamparo (Normandio) por la unuaj jaroj, poste revenigis ilin al la loĝejaĉo ... kie ili mortis ŝajne pro tuberkulozo. Mian avon mi ne konis (mortis '27) nur lian plej junan fratinon (Tante Marie) mi konis, kiu loĝis en Ezanville. Se mi prave scias, la patrino de mia avo mortis naskante tiun lastan filinon (14 jarojn pli juna ol la avo). Tial la patro venigis el Normandio la nutristinon ... kaj reedziĝis kun ŝi. Tiu nutristino havis filinon, sed ne edzon kaj tiu filino ... edziniĝis kun "Louis" kaj do iĝis mia avino.

En tiu geedziĝo estas kaj ŝerco kaj dramo.

Ŝerco ĉar mia avino (Julie) kompreneble vivis kun la aliaj infanoj Ducharne kaj estis rigardata de la najbaroj kiel unu el ili. Tial kiam ŝi estis edzinigonta kun Louis, ŝi ŝerce diris ke ŝi edziniĝos kun sia frato. Kaj mi demandas min, ĉu malantaŭ tiu ŝerco ne estis ia vero. Tio por mi, kiu neniam havis fratinon, mi ĉiam demandas min kiuj estas la nekonfesataj kaj nekonfesindaj rilatoj plej enkaŝitaj, inter gefratoj?... ( Mi ĵus vidis italan filmon "Caligula" en kiu la jam duonfreneza Caligula tute malkaŝe amoras kun sia fratino kaj tio ŝajne estas la sola vera amo en lia vivo kaj la sola ekvilibra punkto. Krom komprenebie la katastrofaj konsekvencoj en la heredeco, se konsideri nur la sentimentalan aspekton de la homaj rilatoj (sed tio estas alia temo).

La dramo estas, ke tiu praavino (Mahé) ne tre amis sian filinon kaj el la infanoj Ducharne preferis "Louise", kiun mi neniam konis, pri kiu oni en la familio parolis nur flustre, kaj kiu ŝajne tre maldece kondutis. Tiu praavino Mahé malaprobis la geedziĝon (mi ne scias kial) apenaŭ partoprenis la ceremonion kaj havis por sia filino tiun nerespondeblan argumenton :

Kion vi volas, filineto mia, sentimentojn oni ne regas  

"Qu'est ce tu veux, ma petite fille, les sentiments ne se commandent pas."

   

La saman frazon diris al mi via patrino post dudek jaroj da komuna vivo ... sed ankaŭ tio estas alia temo.

Tiu avo Louis estis — se mi prave scias — sentema, tre-konscienca en sia laboro kaj sufiĉe malsanema. Li estis meze klera por sia tempo sed treege ŝatis librojn, ne nur kiel bindisto sed ankaŭ kiel legemulo. Li apartenis al tiu popoltavolo de la XIXa jarcento kiu kredis, ke la liberiĝon alportos al la popolo la memklerigado.

Li provis daŭrigi la metion de sia patro post lia morto ... kaj li fiaskis. Tro konscienca, verŝajne malrapidema, verŝajne ne sufiĉe lerta kaj krome suferanta fortan miskorektitan astigmatismon, li sendube ne povis kontentigi luksan klientaron kaj ne kapablis fari nur ordinaran nutrivan laboron. Do fiasko. Poste li laboris dum sia tuta vivo kiel kontisto kaj ŝajne ne tre multe gajnis, nur trans la 50a jaro atingis ioman rangaltiĝon. Li estis el tiuj « blankkolumaj proletoj » (prolétaires en faux-cols) kiuj vivis kiel etaj tute etaj burĝoj.

Saint-Brice-sous-Forêt estas antaŭurba vilaĝo 17 km norde de Parizo kie Georgo vivadis de 1956 ĝis 1980, kaj kie Arno naskiĝis.  
Post la unua mondmilito dank'al la "Loi Loucheur" la jam ne plu juna paro povis plasi siajn ŝparojn kaj aĉeti la terenon en Saint-Brice kaj tie konstruigis domon ... propran domon, la revon de ilia tuta vivo. Kompreneble estis multe por fari interne.
   
"Mi havas tie laboron por mia tuta vivo " li diris al Oncle Francillon (la edzo de Tante Marie). Kaj fakte li tie mortis post du jaroj... Sentema, konscienca eĉ pedanta (laŭ la ĝermana senco !!!) krome malsanema li verŝajne ne estis tre forta viro, ne tre kapabla barakti en la socia ĝangalo, sed li havis tiun unikan ŝancon, ke li vivis kun inteligenta kaj amema virino kiu multe helpis al li. Estas strange : mi neniam konis tiun avon kaj nur nebule memoras pri mia avino, sed mi havas por ili varman tenerecon kaj mi eĉ sentas kvazaŭ nevideblan fadenon inter tiu nekonata avo kaj mi ... kvazaŭ, naskita unu jaron post lia morto, mi iel ricevis ecojn de li ... Oni rajtas fantazii.
Julie Louise Mahé
1873 - 1935
 

Mian avinon mi iom konis. Mi estis sepjara kiam ŝi mortis. Sed fakte mi ĉefe konas ŝin tra la rakontoj de mia patrino aŭ onklino

Ŝajne ŝi estis neordinara homo. Ŝi ja estis bela verdokula rufulino en sia juneco (mi vidis fotojn de ŝi) kaj krome nekredeble diligenta, aktiva eĉ energia. Tial cetere ŝi mortis nemaljuna, paralizita kiel ofte tiaj homoj.

Ŝia patrino fakte naskiĝis en Londono en 1850, ankaŭ de nekonata patro. . Laŭ genealogiaj esploroj Anaisa kalkulas inter siaj prauloj almenaŭ francojn, germanojn, italojn, slovenojn, hispanojn kaj kaŝubojn, do eble ankaŭ anglojn.  

Ŝi naskiĝis en Normandio de nekonata patro. Laŭdire tiu patro estis anglo. Se tio estas vera tio plian paŝon larĝigas la tuteŭropanecon de la Anaisa praularo ! ... Ŝi ja vizitadis la lernejon piedirante plurajn kilometrojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere. Ŝi verŝajne ricevis iom da religia instruo kaj eĉ faris la komuniiĝon ĉar kuris tiu anekdoto en la familio, diro de patrino ŝia : "Vi sciu, filineto mia, hodiaŭ estas via Komuniiĝo, tial vi nepre devas lavi viajn piedojn" Pro kio laŭdire Julia multe miris.

   

Ŝi do edziniĝis kun sia "frato" sep jarojn pli aĝa ol si (18 kaj 25 jaraj) kaj ŝajnas, ke mia patrino naskiĝis iom frue kompare al la geedziĝdato. Nu tiaj aferoj okazas. Ĉiel ili estis feliĉa paro, eĉ modela paro. Neniam mi aŭdis de mia patrino ke ekokazis disputoj inter ili. Kaj ili amis unu la alian ĝis la morto de mia avo (61 jara) kaj eĉ transe ĉar oni rakontis ke plurajn jarojn poste ŝi tute sola en sia kelo , (en St B.) ploris kiam oni ne povis ŝin vidi, ke la lasta frazo, kiun ŝi penis eldiri (paralizita ŝi ja estis) tiu frazo estis : "mi finfine retrovos lin." Strangaj "nekredantoj" ili ja estis.

Kia estis vere tiu paro ? Kiel ili vivis ? Mi povas nur dedukti laŭ la rakontoj de la du filinoj.

Certe ili estis malriĉaj. Mi jam diris, ke mia avo ne multe perlaboris. Sed mia avino krome laboris hejme kaj tiel helpis por "plibonigi la kaserolojn" (faire bouillir la marmite) sed tion ŝi faris inteligente, takte, ne montrante ke la edzo ne kapablas sufiĉe perlabori. Ŝi diris nur ke « ŝi enuas la tutan tagon sola » kaj tial ŝi kudradis pantalonojn. Krome ŝi faris tion hejme. Treege diligenta kaj rapidema, manlerta — eble ne tre ordema/metodema — ŝi interalie fabrikis en duontago kaserolŝrankon (historia peco kiun mi multajn jarojn vidis ĉe la onklino) el malnovaj kestoj, almetis ĉarnirojn kaj riglilon kaj pentris la tuton griza, ke tio aspektu pli bela. Bela (?) laŭ lignaĵista vidpunkto oni povis dubi, sed almenaŭ tio staris kaj estis praktika. Ja certe ankaŭ praktikema ŝi estis, kontraste kun la avo kiu teoriumis kaj revis kaj klopodis al pedanta perfekteco. Estas ankaŭ certe ke ŝi hejme "portis la pantalonon" sed ankaŭ tion ŝi faris takte, ne por subpremi sian edzon kaj sentigi al li liajn mankojn, sed ame por kompensi tiujn mankojn.

Ankaŭ ŝparema ŝi estis kaj tial post kiam la infanoj estis (malfacile) plenedukitaj (ankaŭ ili estis malsanemaj ! ) ili povis aĉeti tiun terenon kaj plenumi la revon de sia vivo ...

La morto de ŝia edzo estis terura bato por ŝi. Sed ŝi tamen ne tial perdis la vivkapablon. Male ŝi klopodis por ke ŝia dua filino — kiu heredis de la patro la nevivemon — iom pli vigle vivu. Ŝi volis ke ŝia filino iom biciklu por pli libere vagi tra la mondo. Tial ŝi mem lernis bicikli (56 au 57jara) por lernigi al sia filino. Kaj ŝi pli lerte biciklis, laŭdire ol tiu filino.

Tamen ŝi ne plu eltenis la solecon en sia domo en St B. kaj en 31 au 32 iris vivi kun sia filino, unue en Méru, poste en Pont Sainte Maxence, kie ŝi mortis en 35.

Ŝi falis kun paralizio de la dekstra flanko en 33(?) kaj tiam lernis skribi per la maldekstra mano (mi ankoraŭ memoretas, ke mi vidis strangaskribajn leterojn de ŝi pro kiuj mia patrino klarigis, ke la avino devas nun skribi per la maldekstra ... Antaŭ tiu trista fino mi memoras pri ŝi (en Méru) kiel iu ĉiam aktiva gaja, vivoplena, multe pli viva ol mia onklino tiam 33-jara ! Fakte mia patrino per sia diligento kaj energio (spite al malforta sano) certe pli similis al sia patrino ol al la patro kaj mia onklino inverse.

Camille kaj Madeleine Ducharne

Camille Ducharne
kun sia adoptofilino Lucie
ties filino Christine
kaj Madeleine Ducharne
 

Kion tiu paro alportis al siaj filinoj ? (pri la filo mi ne parolu ĉar li mortis juna kaj neniel povis influi al mi). Kion ili alportis ? Amemon, lojalecon, laborobstinon, konsciencon, sed tiaj virtoj kompreneble ne helpas — kiel mi jam aludis — en la socia ĝangalo. Mia onklino, kiu estis ŝtatdungito tamen elsaviĝis kaj eĉ finis sian karieron kiel direktorino de la plej grava meza lernejo de sia departamento — malgraŭ ankaŭ tre malforta sanstato — sed mia patrino, kiu baraktis "nuda inter lupoj", meze de la kapitalista ĝangalo estis kompreneble la perfekta viktimo de la sistemo. Kaj ili trairis sian vivon daŭre memorante pri la infanaj jaroj kvazaŭ pri la perdita paradizo. Fiaskinte en la geeca vivo aŭ en la fraŭlineco ili provis rekrei tiun idealan vivon tra la infano(j) tio estas unue mi (mia onklino konsideris sin mem kiel dua patrino mia) poste Lucie kaj fine eĉ Christine. Tiuj idoj devus laŭ iliaj klopodoj rekrei tiun perditan paradizon ... kun la sukceso, kiun vi konas.

Alia karaktertrajto de mia patrino — mala al mia onklino — estis iom naiva optimismo. Mi tiuteme citos nur unu ekzemplon : dum la malvenkego de junio '40, ni vidis en Gagny pasadi kaj pasadi lacegajn soldatojn kaj ĉevalojn, veturilojn kanonojn suden ! kaj mi (12 jara !) nemalprave opiniis, ke tio treege similas al venkita diskuranta armeo.

Nu mia patrino (48jara) klarigis al mi, ke tiuj soldatoj malsuprenvenas de la fronto — Kompreneble ŝi parolis pri « fronto » kiel en ’14. En ’40 neniam estis « fronto » sed nur vetkurado al sudo ! — por ripozi, sed ke certe sur aliaj stratoj freŝaj armeoj "supreniras" al la fronto kaj cetere ŝi plenfide atendis la "miraklon de la Marne" ... vi konas la sekvon.

Mia onklino, male tute ne estis optimista kaj ŝi de sia patro heredis tiun konstantan lacecon, tiun malemon al vivo ... kiun mi mem spertas — kun teruro cetere — en la deprimaj periodoj. Mi certe ne longe eltenus tion, se tio vere daŭrus ĉe mi !

Kial mi daŭre komparas mian patrinon kaj mian onklinon ? Tio estas ĉar ambaŭ ludis rolon en mia edukado. Mi jam tri jarojn vivis ĉe mia onklino antaŭmilite kaj tie vivis sufiĉe kvietan, treege regulan kaj ... iom enuigan vivon kaj poste de la 18-a jaro ĝis mia edziĝo ankaŭ intermite vivis ĉe ŝi (kvankam mi neniam sentis min hejme en Creil). Kiel jam dirite mia onklino konsideris sin kiel dua patrino mia. Sed mi ne. Mia patrino estis unika. Neniam mi sentis la saman ligilon kun mia onklino.

Plian fojon mi revenas al tiu preskaŭ puritana edukado, kiu estis ilia. Tio estas kurioza trajto, kiun mi antaŭ nelonge malkovris babilante kun Micheline (mia dentistino) kies edzo venas el similaj medioj. Tio estas medioj de la komenco de la Tria Respubliko, modestaj medioj, en kiuj oni forĵetis la kristanismon (principe) sed nepre volas pruvi al la aliaj homoj (daŭre religiemaj) ke eĉ sen religio oni povas morale konduti. Tial oni estas eĉ pli rigormora ol meza katoliko, kiu ĉiel iras al konfesejo, kiam li pekis !!!

Le rezulto estas do lojaleco honesteco, laboremo k.t.p... kaj seksaj antaŭjugoj. Tio estas unu el la aspektoj de religiobaza moralo. Krome estas kurioze kaj iom triste ke la judokristanismo kiu de preskaŭ du jarmiloj plagas la okcidentan kulturon, plue influas nin nur en siaj negativaj formoj : subprema edukado (la homa naturo estas nepre malbona pro la origina peko — kaj eĉ mi tion trasentis en mia edukado !! —) seksaj antaŭjugoj, maltoleremo, (religia, politika, naciisma ... ) kredo al absoluta vero (eĉ tra la marksismo) ... kaj ke tiu judokristanismo preskaŭ neniel influis la homan kulturon en siaj pozitivaj aspektoj (amo al homfrato, neperforto) aŭ tion faris tute intermite kaj supraĵe (kelkaj martiroj, kelkaj monaĥinoj kiuj kuracas leprulojn ... nur akveroj rosaj en sangomaroj).

 

Konkludo
   

Jen. Kvin paĝoj en tiu letero, jam kvin antaŭe, kun verŝajne kelkaj sinripetigoj ĉar mi tajpas sen antaŭpreparo ... eble de tio vi povas ĉerpi kelkajn ideojn pri la praularo de Anaisa.

Hodiaŭ (merkrede) mi ne laboras ekstere ĉar mia aŭto estas en la garaĝo pro la deviga revizio de 1500KM. Mi do lasas la paperon en la skribmaŝino se okaze revenos al mi aliaj interesaj ideoj pri nia praularo.

Releginte ĉi-tiun leteron mi opinias, ke mi iom maljuste kaj tro nigrige prezentas miajn patrinon kaj onklinon. Ili tamen havis tiun elstaran virton, ke ili ĉiam sukcesis gardi sin kontraŭ malamo. Kaj tio dum la unua kaj dua mondmilitoj dum kiuj malamo 'stis kvazaŭ nacia virto, tio ja estis kuraĝa.

La triopo estas Arno, Solen’ kaj Anaisa.   Kisojn al la triopo
   
(Georges Lagrange)
Bouresse la 18an de Decembro 1996
   

Kara Arno !

Dankon pro via letero kaj viaj informoj, pro la bildoj de la tri genepoj. Gratulojn pro via interesiĝo al via avo...

Mi ja estas tradukanta "Babel..." Mi nun estas en la sesa ĉapitro. Fakte nur la unuan duonon mi tradukas. La duan parton tradukas (kaj jam eble finis) Ph. Combot, beletremulo el Valenciennes. La tuto estis vere tro peza, tiom pli ke estas nepra tempolimo. (La libro devas esti surmerkatigita antaŭ la kongreso en Adelajdo). Mia komput-tajpilo estas tiukaze treege oportuna sed la sola malavantaĝo estas ĝia "nekongrueco" kun la grandaj markoj. Pli modernaj modeloj, jes. Sed la mia estas jam trijara! imagu; dinosaŭre! Oni ne povos rekte transskribi el mia disketo al la presmaŝino. Oni devos el mia printaĵo skani por enmeti sur alian disketon. Tempoperdo, eble risko de mislego. Mi tamen ne povas tuj reaĉeti pli novan maŝinon!

Paroli pri mia patro estas por mi afero ĉiam malfacila. Ĉiam mikso de ĉagreno kaj malbona konscienco, Vi scias — mi certe jam diris — ke li mortis preskaŭ subite (post kvintaga malsano) — ĝuste en tempo kiam mi, dekokjara, ekkonsciis, ke mi similas lin, ke certe ni havas ion por diri unu al la alia. Kvankam longe, dum la tuta infaneco, dum mia adolesko — tio estas en la malfacilaj kondiĉoj de la milito — mi plej ofte disputaĉis kun li, eĉ en maniero vere aĉa. Kial? kiu malpravis? kies kulpo? Ankoraŭ nun restas en mi pendantaj demandoj.

Mi provos objektive prezenti la aferojn. Unue iom da biografio. Estas ja multaj truoj. Mi almetos (??) kiam mi prezentos ion necertan.

René Lagrange : biografio
   

René Lagrange naskiĝis 20an de januaro 1891 en Irancy, vilaĝo situanta dudek kilometrojn oriente de Auxerre, apud Chablis, kies vino estas pli fama. Tamen la vino de Irancy laŭdire ĝuis prestiĝon ĉe la tablo de Napoleono la Illa (??).

Lia patrino (Julie Petit) devenis de la sama vilaĝo. Tial vi havas multajn pra-pra-kuzojn de tiu vilaĝo. Sed lia patro ne (??) estis el la sama vilaĝo. Pri tiu mia avo mi scias nenion. La paro Lagrange-Petit disiĝis tuj post la naskiĝo de la dua filo (Onklo Raymond) kaj estis laŭdire, ĉiukaze infero. Mi kiel infano supozis ke tiu avo delonge mortis, kiam mi hazarde eksciis en 1942-43 (??) ke li ĵus mortis, ke Onklo Raymond kaj mia patro devas dividi la "heredaĵon" t.e, dometaĉo senvalora. Laŭdire li estis "ŝtonisto" (carrier) (??) Mia patro neniam parolis pri li. Mi demandas min ĉu li eĉ memoris lin. Sed liaj rilatoj kun la patrino ankaŭ ne estis tre tenera. Ŝajne tiu Julie Petit laboris (ĉe grandaj burĝoj aŭ aristokratoj) por nutri siajn du filetojn, sed ne zorgis pri ili. Kiam (tre malofte) mia patro parolis pri sia infaneco, li menciis nur sian avinon (patrin-patrino).

Pri la infanaĝo de mia patro mi scias tre malmulte, Nur ke, kiam li estis 8 au 9jara, li ludis "militon de Boeroj" kun la samaĝaj bubaĉoj kaj ke neniu volis ludi la rolon de la Angloj. Tiam la Angloj estis same malpopularaj kiel la Germanoj.

Unua menciinda — kaj eble decida — fakto estis lia unua metilernado: kukisto, pri kiu li konservis tre malbonan memoron, sed kiun li ree praktikadis dum la milito … pro malsato!

Ja ĝuste dum tiu metilernado li falis en kelon, tra klappordo, kiun oni forgesis fermi kaj de tiu akcidento, ĉar fuŝkuracita, li restis kripla dum la tuta vivo: maldekstra kruro rigida. Tio certe havis plej gravajn konsekvencojn, fizikajn, psiĥajn kaj eĉ sociajn.

Dum jaroj li restis en hospitaloj, interalie en Berck kaj de tio konservis ankaŭ amarajn memorojn: humiliĝo, kunesto kun kripliluloj ofte malicaj, sento de sentaŭgeco k.t.p. Li tamen tie trapasis la "Certificat d'Etudes pour Adultes", kio pruvas, ke li emis studi, kvankam li havis tre elementajn bazojn.

Mi ne scias, kiam li eliris el Berck, definitive kripla, sed tiam li lernis la metion tajloro (ĉar oni multe sidas) kaj li pedalis sur sia kudro-maŝino per nur la dekstra piedo.

En 1911, dudekjara, Ii devis milit-servi! Kaj poste, pro la milito li restis kun la uniformo ĝis 1918. Li do — kvankam ne partoprenis la militon — perdis sep jarojn de sia kompatinda vivo. Dume lia frato estis kaptita sur la fronto en 1915 kaj tial revenis vivanta. Kaj jen la humuro: via avo estis "chasseur cycliste", speco de infanteriano kun biciklo, inventita okaze de la milito. Sed Ii neniam sciis rajdi biciklon ! Fakte li pasigis la militon en Orléans, flikante uniformojn.

 

la stranga milito = la unua jaro de la milito en Francio 39-40.  

Kaj Ii ree estis mobilizita en 38 kaj en 39, dum la "drôle de guerre", kvankam 48jara kaj invalida. La stulteco de la armeo estas ekster ĉia mezur-ebleco !

   

Kio okazis post 1918, mi ne scias ekzakte. Li estis kiel multaj aliaj — ankaŭ kiel Lanti — fascinita de la Bolŝevista Revolucio, la miraklo veninte el oriento, la nova Paruzio, la komenco la tutmonda revolucio, la fino de la historio k.t.p.... (vidu K. Marks, Lenin k.a.) kaj supozeble pro sia politika aktivado rifuĝis en Ĝenevon dum kelka tempo. Pri datoj kaj tempoj (??).

Poste li malamikiĝis ankaŭ kun sia frato, kiu restis baza komunisto, naiva admiranto de ĉio, kio venas el Sovetio (pri tio mi povas rekte atesti) dum mia patro sufiĉe frue komprenis — same kiel Lanti — ke temas pri fidiktaturo. Nur la koloro diferencigas ĝin de Musolini kaj poste Hitler. Kaj li revenis al sia unua amo: anarĥio. Kvankam li foje estis kandidato kiel socialisto en la municipo de Gagny (fiaske).

Pri amo: mi absolute nenion scias pri rilatoj kun virinoj en lia junaĝo, sed mi povas konjekti, ke tio estis sufiĉe trista, por ne diri nula: li estis sinĝena, malaplomba kaj certe eĉ timema antaŭ virinoj, kaj suferis pro malsuperec-komplekso (ne tre bela, kripla. k.t.p...)

Kiel tajloro en la jaroj dudekaj, li estis sindikatisto, kio certe ne helpis lin por trovi stabilan laboron. Sed ankaŭ tio havis konsekvencojn en lia plua vivo. Nome: ankaŭ F-ino Madeleine Ducharne, ne plu juna fraŭlino (mankis multaj viroj post la unua mondmilito!) estis aktiva sindikatistino. Li, reprezentanto de la tajlora sekcio, ŝi, de la "apreturistinoj". Kaj iIi hazarde prelegis unu post alia ĉe la sama podio. Verŝajne jam en 1925 (li 34 ŝi 33jaraj.) Kaj nur la postan jaron li kuraĝis svatiĝi. Ili do geedziĝis printempe 1926.

Kaj tio estis la bazo de fundamenta miskompreno, kiun mi komprenis, nur kiam mi estis mem plenaĝa. Mi klarigas:

Por ŝi: La sindikatismo estis evidente kompenso de maljuna fraŭlino. Se edzino, ŝia sola zorgo estis "la familio", la hejmo kaj ĉefe la edziniĝo estis la sola deca maniero por fari infanon (ni estis en 1926 !)

Por Ii: Finfine havi edzinon por si (mi kredas, ke ili sincere amis unu la alian en la komenco) sed lia politika aktivado restis ĉefaĵo por li. Kaj la konsekvenco (infano) ne estis tiel grava kiel por ŝi.

Kaj iliaj rilatoj pli kaj pli malboniĝis kun la jaroj, ankaŭ pro eksteraj, sociaj kondiĉoj.

- Mia patro certe ne estis eminenta tajloro, kaj ĉefe tro malrapidema laboristo. Rezulto li trovis laboron nur dum la "pinta" sezono kaj estis senlabora dum naŭ monatoj el dekdu (tion li mem diris poste)

- Mia patrino prenis — kun pruntaĵo, kiun ŝi neniam povis repagi! — butikon de apreturistino, en tre malbonaj kondiĉoj; ŝi estis graveda, poste ŝia infano estis daŭre malsana. Ŝia butiko malbone situis kaj ŝi havis klientojn, kiujn ŝia antaŭulo povis servi nur ĉar li havis ĉevalon kaj veturilon. Ŝi provis fari same kun infanĉareto (kaj mi ene) sed iom post iom kompreneble la negoco pli kaj pli sinkis. Tiom pli ke la ekonomia krizo de la jaroj 30aj plue puŝis al bankroto ... neevitebla.

partopreni kunvenon  

Kaj ŝi riproĉis la edzon, ke li ne kapablas helpi ŝin, ke li daŭre estas " à des réunions"....Tiel ke por mi, infano 5.,,6...7jara la esprimo, ke la patro "est à une réunion" estis kvazaŭ oni dir