Jen la personaj paĝoj de Arno Lagrange Bonvenon ! |
||
Ni interkonatiĝu : |
Dum multaj jaroj mi partoprenis spektaklojn kiel aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteknikisto, administranto en la grupoj TESPA, La Chrysalide / La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa. Mi partoprenis en la filmado de "Bâtard de Dieu" de Fechner. | |
Mi ekhavas kompetentojn en informatiko, kiujn mi akiris en lernperiodo ĉe Inforsud en provperiodo ĉe Elintec, kaj en aliaj lern- kaj prov-periodoj en AFPA kaj Cybel. Mi laboradis de septembro 1999 ĝis julio 2004 en firmao REM Informatique kiel programisto. |
Lingvoj | |||
Mi estas "denaska" esperantoparolanto. Mi multe uzis esperanton en la lastaj jardekoj por prezenti spektaklojn en diversaj eŭropaj landoj. Mi eĉ tradukis (aŭ kuntradukis) kelkajn el la spektakloj kiujn mi prezentis. Mi interesiĝas pri lingvoj kaj kapablas flue francan kaj esperanton (hejmlingvojn) kaj iom la germanan kaj la anglan. Mi kvazaŭ komprenas la latinidajn lingvojn (okcitana, kataluna, kastilia, itala). Mi estas studinta la latinan kaj malnovgrekan. kaj mi kaptis kelkajn vortojn el pola, hungara, finna, araba, rusa, sveda, dana, portugala, bretona, kroata, moderngreka, nederlanda, ŭolofa, diola unuvorte mi estas matura por eŭropanto !!! | |||
La Pariza Komunumo | |||
Mi ekprofundiĝis en studon pri la Pariza Komunumo (1871) kaj mi projektas iam aperigi spektaklon aŭ/kaj elektronikan dokumenton pri tiu temo. Mi eldonis dekon da numeroj de gazeto "Père Duchesne" ĉirkaŭ tiu projekto. Tiam mi uzadas la respublikan kalendaron el kiu mi faris eldonojn por la jaroj 206 kaj 207.
|
|||
Lokoj | |||
|
Mi naskiĝis en Saint-Brice-sous-Forêt
(Val d'Oise) |
Mi studis en Liceo Jean-Jacques Rousseau en Sarcelles | |
Mi plustudis agrikulturon en ISAB
(Institut Supérieur Agricole de Beauvais). |
Mallonge loĝinte en Parizo kaj Montmagny mi ekloĝis en Figeac (Lot) de 1980. | ||
Mi antaŭe loĝis en Quercy en tre agrabla domo kie mi faris kelkajn plibonigojn, kaj kiun mi ĉirkaŭis de iaj plantaĵoj de 1985 ĝis 1999 en Lasserre, Cardaillac, ... | |||
... krom dumkelkaj jaroj dum kiuj mi loĝis en Saint-Paul-de-Vern
kaj en Gorses (le Moulin de Mage) tuj sub la Lago
de Tolerme. |
|||
|
|||
kaj de la 1a de julio 2003 ĝis 30-a de junio 2004 en Tarabel.
|
|||
kaj poste en Bellegarde-du-Razès de la 01-a de julio 2004, |
|||
|
|||
Mi feliĉas patri tri gefilojn kaj avi jam du nepojn :Milo kaj Hyao kaj unu bonepon : Mateïs. . | |||
TTT-ejoj kiujn mi kreis | |||
KULTURA ARTA FESTIVALO DE ESPERANTO okazinta de la 05a ĝi la 09a de julio 2000 en TULUZO (parc de la Mounède). | |||
ESPERANTO
KULTUR CENTRO EN TULUZO |
|||
Atentigoj | |||
Vikipedio, la multlingva enciklopedio libere kunredakta de ĉiuj. | |||
Kaj scivoleme esploru do la tagĵurnalon de Uĉjo Duchesne!!! |
De la 15-a de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !. | ||
Lasta ŝanĝo : sabaton la 12-an de majo 2007 09:05. Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL. |