LA REKTA METODO
laý Tristan Bernard

Teatro Trupo de Tuluzo
Prezento en Kataluna Kongreso de Esperanto en Girona la 13-an de oktobro 2001
Fotoj de Sylvie Roques en la paĝoj de Joan Inglada (Vilanova i la Geltru)
       

   
     

   
       
 
 
   
   

En Tuluzo, grupo de geesperantistoj progresantoj kaj pli spertaj ekpretigadas teatraĵon por plibonigi sian regon de la internacia lingvo. Por sia unua elpaŝo tiu grupo eklaboris per la teksto "Rekta Metodo", kiun ni mallonge prezentos nun. Ĉi teksto estas adaptita el franclingva teatraĵo verkita en 1908 de Tristan Bernard tiutempa sukcesa teatroaŭtoro verkanta komediojn. La originala titolo estas "L'anglais tel qu'on le parle" " La angla lingvo sen profesoro" laŭ la traduko de Gaston Moch. Signife estas ke tiu teksto preskaŭ samjare tradukiĝis al Esperanto kaj estis surscenigita de esperantistoj jam en 1950 en Universala Kongreso en Parizo. De tiam ĝi estis ade surscenigita pro siaj kvalitoj : ĝi estas mallonga, amuza kaj traktas lingvan problemon, kiu forte koncernas la esperantistojn. Antaŭ ne tro longa tempo "TESPA" ("Teatro Esperanto de Parizo") siavice malkovris ĉi tekston kaj surscenigis ĝin. Sed evidentiĝis, ke la unua traduko estis iom mallerta kaj iaj aspektoj forte malaktualas. Krome "traduki" la originalan situacion, nome lingva miskompreno kiam angloj vizitas hotelon en Francio, estis iom problema kiam oni esperantigas la situacion ; tial ni elektis ŝanĝi Francion al Bervalo kaj francan lingvon al bervala ĉar Bervalo estas la sola (neekzistanta) lando kie ĉiuj parolas esperanton. La angloj plu estas angloj kvankam la rolantoj estas usonano kaj francino. Pro tio ni ankaŭ ŝanĝis la titolon, ĉar ni signife malproksimiĝis de la franclingva originalo. La tuluza grupo ne sukcesis rehavi la tekston kiun prezentis TESPA antaŭ kelkaj jaroj, ĝi do laboris per teksto inspirita de la plej frua traduko kaj reviziita de Georges kaj de Arno Lagrange kaj de Rikardo Cash. Ĝi certe tre similas la tekston de TESPA sed tamen estas unika. La grupo laboradis sub gvido de Arno Lagrange, kiu aktivadas en la esperanto-teatro de 25 jaroj komence en TESPA en Parizo kaj poste dum jaroj en "Krizalido", kaj foje ankaŭ en aliaj grupoj ("Kallima", "Théâtre de l'épicéa", …). Eĉ se la celo de tiuj grupoj estis profisieca, la prezento de la tuluza grupo estas klare amatora, la plej multaj partoprenantoj malkovras samtempe la internacian lingvon kaj la teatran arton. La virto de la amatoroj estas ke ili plenumas siajn projektojn kun "amo". Temas do pri jam jarcenta tradicio en esperanto trejniĝi pretigante teatraĵojn (unuaj provoj okazis jam en 1896!!) En Girona ni prezentis la "Rektan Metodon" premiere. Alia prezento estas planita por Zamenhof-festo en Tuluzo kaj aliaj eblecoj ekmontriĝas. La grupo ekpensas pretigi alian programon. La reago de la publiko en Girona tre certe estis kuraĝiga por tiuj novaj projektoj. ;

Roloj

Eŭgeno, la "tradukisto"
Betty Hogson, angla junulino
Juliano Cikandelo, bervala junulo, fianĉo de Betty
S-ro Hogson, patro de Betty, anglo (jes mi scias)
La kasistino de la hotelo "Kolonjo"
Karlino Servistino
La policinspektoro

Rolantoj

Bernard Martinez
Catherine Martinez
Arno Lagrange
Rikardo Cash
Kristina Vidotto
Mikela Catlla
Caroline Haïoun


Esperanto en Tuluzo
fotoj de Christine Petit kaj Sylvie Roques
 

Lasta ŝanĝo : merkredon la 15-an de septembro 2004 09:44.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange.)