La plezuro disiĝi

La plezuro disiĝi

de Jules Renard

Esperantigis Arno Lagrange en 1985
Lingve kontrolis Georges Lagrange

Eperantlingve surscenigita de
Teatro Krizalido 1986-1988
Blanka : Solen'
Morico : Arno Lagrange.

Eldonita de UFE en 1994.

   

ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

La plej grandan gratulon mi ricevis aŭdante foje spektinton de « La plezuro » danki, ke li trovis en la teatraĵo de Jules Renard la solvon por la propra geedza vivo. Teatro Krizalido en la personoj de Arno Lagrange (subskribanto) kaj Solen' prezentis sinsekve ĉi nelongan tamen valoregan verkon de franca aŭtoro vivinta antaŭ jarcento - samtempulo de la estimata Ludoviko Lazaro -, kaj la ankaŭ ne tre longan sed densegan « Amanto »-n de la nuntempa angla Harold Pinter. Titolo por prezento de ambaŭ teatraĵoj dum teatraj vesperoj (foje matineoj) estis la vortluda « Geecoj tiam kaj iam ».

La programo prezentiĝis en jaroj 1986-a gis 1988-a en diversaj Eŭropaj landoj: menciinde en Lund (Svedio) okaze de KEF (Kultura Esperanto Festivalo) en ĉeesto de raportistoj el la danlanda televido, kaj en Varsovio dum la Universala Kongreso jubileanta la centjariĝon de la Internacia Lingvo.

Tiu spektaklo apartenas al sinsekvo de teatraĵoj, kiujn teamo de francaj geaktoroj surscenigis de 1976 gis hodiaŭ. Plej granda parto de ili estas tradukitaj el la franca (plej ofte de unu el ni).

Unua surscenigo estis « Andromaka » de Racine en 1976 sub nomo TESPA (TEatro ESPeranto de PArizo). Sekvis, daŭre en plenumo de TESPA « La Justuloj », « La Kalva Kantistino », « La Fatomaŝino », «La Forpasinto », « La Forlasitino » kaj aliaj verkitaj de tre diversaj francaj aŭtoroj ĉiuj tradukitaj de Georges Lagrange.

Poste en la Krizalida periodo estis surscenigitaj « Ĉu Dio bojas » « La Evento », « Geecoj », « Meluzina » kaj « Sagana ». Dum iu printempo ekflugis mallongviva papilio Kallima tra la Berlino, kie aĉa Muro estis ĵus falinta ĝis fora Sovetio (ne longe antaŭ ties disfalo) kun la bunta « Arkitekto kaj Imperiesto de Asirio ».

Krome en tirkestoj kuŝas tute pretaj teatraĵoj ne jam surscenigitaj: por baldaŭa futuro projektoj ne mankas. Ekde « La Evento » mi partoprenis en la tradukadoj (okazis dufoje kvarmana traduko), kaj poste tradukis mem sub lingva kontrolo de mia patra majstro.

Malabundas en ĉi konciza rakonto precizigoj pri datoj lokoj aŭtoroj kunlaborantoj, mi nur celis skizi, en kiu kultura tereno aperis tia floro kia « La Plezuro disiĝi ».

La legadon kiel la spektadon de la teatraĵo helpas nek komentoj nek klarigoj. Mi nur mcnciu, ke la verkisto same kiel la geaktoroj travivis en privata vivo aferojn tre similantajn la situacion priskribitan. Tiom forte interplektiĝas spektaklo kaj vivo, ke malaperas limoj inter ambaŭ.

Arno Lagrange, en Kardajak, 1994 10 08.


De la 15-a de junio 2003 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : dimanĉon la 19-an de decembro 2004 09:58.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL.