Foje oni demandas min pri denaskismo. Laste mi ricevis retmesaĝon de iu samideano scivolanta pri mia denaskismo kiun mi ŝuldas al miaj gepatroj. Mi kaptis tiun okazon por iom longe respondi. Arno Raymond Lagrange |
Bone, pardonu mian invadon, sed mi tre volis demandi ion al denaskulo, kaj trovis vin en la reto. Vi povas do ignori mian mesaĝon, se ĝi ja vin ĝenas. Mi vere planas havi gefilojn denaskulojn, kaj mi ŝatus scii kiel vi sentas, por scii ĉu tio estus bona afero por ili aŭ ne. Kiel estis via infaneco? Ĉu la insistemo de via patro ne kolerigis vin, aŭ vi estis tro juna por elekti ion? Nu, eble vi povas per tiuj demandoj kompreni kion mi deziras scii. Koran antaŭan dankon, kaj pardonu ian ĝenon. G. el P., en Brazilo. |
Kara G. ! Min plaĉas ke vi demandas pri denaskuloj. | |
Semajnfino de Pariza grupo de SAT-Amikaro en Nemours en 1963 |
Mi komprenas vian zorgon ĉar vi planas eduki via(j)n (ge)filo(j)n kun la esperanta lingvo. Ĝenerala vidpunkto ĉiamvera ne eblas. Mi opinias ke en ĉiu familio tiu aventuro estas aparta kaj malsama ĉar ĝi tute dependas de la sinteno de la gepatroj, de ilia edukmaniero, de ilia heredaĵo (kion ili heredis mem de siaj gepatroj, geavoj, ktp), ĉu ili mem estas malsamnaciaj, ĉu unu el ili (aŭ ambaŭ) vivas en fremda lando. Kiu(j) estas la lingvo(j) parolata(j) surstrate, hejme, lerneje ? Vidu, multaj faktoroj povas ege varii, kaj tial la sperto povas esti konsiderinde malsama en unu familio kaj en alia. Mi ja povas rakonti pri miaj propraj spertoj (kia nepo, filo, kaj patro), sed tio valoras nur por mi mem kaj vi certe ne povas dedukti el tio kion vi mem povos sperti. Tamen ŝajne pri tio vi scivolas, tial mi iom rakontos al vi por ke vi iom pripensu. Miaj gepatroj renkontiĝis en esperanto-medio en Parizo (la kabaredo "Tri koboldoj" gvidita de Raymond Schwartz) kaj por ili esperanto certe signifis multon rilate ilian reciprokan amon. Mia patrino estas germandevena, mia patro franco. Kiam miaj gepatroj renkontiĝis mia patrino jam sufiĉe bone ellernis la francan lingvon kaj ŝi plu plibonigis sian regon de la franca kun sia edzo. Mi kiel infano ĉiam aŭdis mian patrinon bonege paroli la francan kun tre malmultaj personaj strangaĵoj. Sekve la uzo de esperanto tute ne estis necesa por interkompreniĝo inter miaj gepatroj (ekzemple ili kverelis en la franca !!!). Mi mencios ke mia patrina avo ankaŭ estis esperantisto sed ke li tute malsukcesis instrui esperanton al siaj ses gefiloj, kvankam li provis. Tamen tio vekis la scivolemon de mia patrino kiu -sola inter la sesopa gefrataro- memstare lernis esperanton kiam plenkreska. Tamen ian konsekvencon tio havis : esperanto estis la nura komunikilo inter mia avo kaj liaj nepoj : miaj fratoj kaj mi ; li ne sufiĉe regis la francan kiun li nur tre malmulte konis, kaj mi kiam infano tute ne kapablis la germanan (kiun mia patrino tute ne provis instrui al mi, ŝi provis instrui ĝin al mia plej aĝa frato, sed ŝi same malsukcesis kiel ŝia patro malsukcesis instrui esperanton ... ). |
La esperanstiĝon de miaj fratoj kaj de mi ni do -laŭ mia sento- ŝuldas al la volo de mia patro, kiu ekzemple trudis regulon : unu semajnon el du oni parolos esperante hejme, la alian france. La regulo fakte estis respektita nur dimanĉe - dum la semajntagoj mi tre malmulte vidis mian patron ĉar li foriris frue kaj revenis malfrue - t.e. plej ofte post nia enlitiĝo. Kontraŭ muro pendis kalendaro sur kiu la semajnoj estis koloritaj sinsekve blue kaj ruĝe, en blua semajno ni parolu france, en ruĝa esperanton. Kaj signife estas ke mi malŝatis tiujn esperanto-semajnojn kaj ke miaj fratoj kaj mi daŭre provis friponi kun la regulo kaj forgesigi al la patro ke ni devintus paroli e-e, alparolante lin france. Vi komprenas ke laŭ mia sperto la sistemo de mia patro ŝajnis arta kaj truda kaj ke tio kaŭzis ke mi emis forĵeti esperanton. Cetere mi havis tre malmultajn spertojn (krom la komunikado kun mia avo) en kiu la scio de esperanto estis aparte utila. Ni ja frekventis aliajn infanojn "denaskajn" esperantistojn, sed ili same kiel ni estis franclingvaj kaj ni kune babilis nur en la franca. Ni ja vizitis kelkajn internaciajn kongresojn sed mi apenaŭ havas memoraĵojn ke mi konatiĝis kun eksterlanda infano. Do por mi, kiel infano, esperanto estis preskaŭ ne utila, nur ia familia stranga hobio kiu apartigis min de la aliaj infanoj - prio kio mi ĉu fieris ĉu hontis laŭ la jaroj. Tamen mi ekamis esperanton, eble ĉar mi eksentis ke ĝi estas valorega riĉaĵo kiun mi havas la privegion posedi en mi. Mi kredas ke al ĝi mi ŝuldas mian kapablon facile lerni fremdajn lingvojn, logike rezonadi en matematiko en franca latina aŭ germana gramatikoj, ktp. |
Restado en naturamika restadejo okaze de SAT-kongreso en Karlsruhe (1965) |
SAT-Amikara kongreso en Rouen en 1963 |